La Nordfrancia Federacio disponigas al siaj asocioj-membroj materialon por informi kaj komuniki pri Esperanto en diversaj okazoj. Ĝi ankaŭ povas peri inter la asocioj-membroj kaj UFE por pli favora aĉeto de libroj.
Sur tiu kampo la asocioj-membroj nepre rilatu kun la federacia prezidanto, kiu mem stokas la diversajn materialojn. Atentu rilati sufiĉe frue, tiel ke povu okazi la transdono aŭ la sendo.
 |
Xavier DEWIDEHEM
Federacia komitatano |
|
15 rue Joseph-Hentgès, Appt 22, 59200 Tourcoing
Tel. +33 (0) 6 76 03 11 56
Ret. xdewidehem esperanto-nord.org |
|
Budaj paneloj |
 |
La Federacio aĉetis en Septembro 2007 la jenajn tri panelojn por budoj, ekz. en asociaraj forumoj k.s. Ilin eldonis UFE. La tri paneloj indikas malsupre la Federacion kaj ĝian retejon, kie oni povas trovi informojn pri la kluboj. Ili estas larĝaj je 80 cm kaj altaj je 216 cm ; ilin oni tre facile muntas per kunprovizita tubo.
 |
N-ro 1
« Le moyen d'apprendre plus vite les langues »
N-ro 2
« Un réseau de contacts dans le monde entier »
N-ro 3
« Une autre idée du partage interculturel »
|
 |
|
Ekspoziciaj paneloj |
 |
La Federacio havas serion da 12 paneloj por ekspozicio pri la lingva diverseco kaj Esperanto. Ilin eldonis UFE. Atentu, ke ili taŭgas ne por asociara forumo k.s. sed por ekspozicio, kie la vizitantoj povas senhaste kaj trankvile tralegi la panelojn.



Faldfolioj, broŝuroj kaj kalendaretoj |
 |
La Federacio havas stokon da faldfolioj « Espéranto, la langue équitable » kaj da broŝuroj « Espéranto, mode d'emploi » kun dovodisko (DVD). Ilin eldonis UFE. La Federacio havas ankaŭ kalendaretojn far JEFO, kiuj tre taŭgas por disdono.
 |
 |
 |
Faldfolio |
Broŝuro + Dovodisko |
Kalendareto |
Por
unua kontakto
kun ĝenerala publiko |
Por dua kontakto
kun interesata publiko |
Por disdono
al ĝenerala publiko |
Poa prezo : 0,08 € |
Poa prezo : 2,80 € |
Poa prezo : 0,00 € |
Federacia stoko : 975 |
Federacia stoko : 198 |
Federacia stoko : ĉ. 5000 |
Perado por aĉeto de libroj en la UFE-libroservo |
 |
La kluboj povas aĉeti librojn de la libroservo de UFE kun rabato je 5 %. La Federacio povas aĉeti ilin kun pli alta rabato je 10 %. Sekve, la asocioj-membroj povas rilati kun la Federacio por mendi tiujn librojn : tiel la asocioj-membroj repagos la librojn al la Federacio kun la federacia rabato.
Por plia informo, retleteru al : |
xdewidehem esperanto-nord.org |
|