|  
             La Federacio ĉiujare organizas la federacian kongreson, 
              kiu arigas ĉiujn federacianojn. Okazante en ĉiufoje alia 
              urbo, la kongreso konsistas el : 
            
              - la ordinara ĝenerala membrokunveno de la Federacio ;
 
              - eventuale mallonga kunsido de la Federacia 
                Komitato ;
 
              - bonetosa tagmanĝo (bufedo aŭ restoracio) ;
 
              - kultura parto : vizito de la urbo aŭ de turismaĵo, 
                koncerto, koruso, prelego…
 
             
            
               
                En 2013:  
                  HALLUIN, 14 Apr. 2013 
				En 2012: WAVRANS-SUR-TERNOISE, 15 Apr. 2012 
				En 2011: AMIENO (Amiens), 3 Apr. 2011 
   | 
               
               
                |   La 
              federacia kongreso de 2007 en ARASO  | 
               
               
                  | 
               
             
            
 
 La federacia kongreso okazis en Araso 
              (Arras) dimanĉon la 30an de Septembro 2007 laŭ organizo far la 
              asocio Arras-Espéranto 
              kaj la Federacio. La kongreson bone subtenis la magistrato de Araso. 
            
La federacia kongreso eniĝis en la oficialan programon
              2007 de la « Departementa Jaro pri Pollando » 
              amplekse festota de la departementa konsilio de Pas-de-Calais. 
            Krome, Arras-Espéranto provos denove prezenti ekspozicion 
              pri Esperanto en IUFM (altlernejo de instruistiĝo) en Araso. 
            
Fine, tiu federacia kongreso estis speciala : tiam stariĝis 
              la nova Federacia Komitato, kaj ĉi tiu publike balotis la novan Estraron por la mandatperiodo 
              2007–2010. 
              
              Foto : 
              Ĉefplaco de Araso 
            
              
 
                
|   | 
   | 
 
              
 
                
| Programo : | 
 
                    
 
                      
| 09:30–10:00 | 
Akcepto de la kongresanoj 
                          en la distrejo t.n. « Grandes Prairies » de 
                          Araso (rue du 8-Mai-1945)  | 
 
                    
 
                      
|   | 
  | 
 
                    
 
                      
10:00–12:00  
                         
                        Unu programero elektota de ĉiu 
                        kongresano 
                        el inter du | 
  1. Membrokunveno 
                          kaj komitatkunsido : 
                          raportoj, decidoj kaj proklamo de la rezultoj de la 
                          balotoj pri la Federacia Komitato ; poste kunsido 
                          de la nova Federacia Komitato por baloti la novan Estraron 
                          de la Federacio 
                          2. Vizito de la urbo : 
                          programita samtempe kiel la membrokunveno kaj la komitatkunsido, 
                          por la akompanantoj de la federacianoj kaj por la eksterlandaj 
                          kongresanoj  | 
 
                    
 
                      
|   | 
  | 
 
                    
 
                      
| 12:15 | 
Plantado de la Esperanto-arbo en la parko « Jardin du Gouverneur » (boulevard du Général-De-Gaulle) | 
 
                    
 
                      
|   | 
  | 
 
                    
 
                      
| 12:30 | 
Honora trinko kun 
                        la urbestro kaj la urbestraro | 
 
                    
 
                      
|   | 
  | 
 
                    
 
                      
| 13:30–15:30 | 
Eblo tagmanĝi en la distrejo | 
 
                    
 
                      
|   | 
  | 
 
                    
 
                      
| 17:00–20:00 | 
Spektaklo en la 
                          fama kazino de Araso (1 130 sidlokoj, 3 rue Émile-Legrelle) : 
                          – kantos Jomo 
                          en 22 lingvoj (inkl. en Esperanto kaj en la pikarda) 
                          – spektaklos la bonega pola folklora ensemblo 
                          de kanto kaj danco el nia regiono, t.n. « Kalina » 
                          (60 membroj, ensemblo plurfoje premiita en mondaj 
                          konkursoj) 
                          – malfermita al la ekstera publiko 
                          – enirprezo : po 15 € por homo  | 
 
                    | 
 
              
 
                
|   | 
  | 
 
              
 
                
| Kotizoj : | 
Membrokunveno kaj vizito 
                  de la urbo : 0 € 
                  Tagmanĝo : po 15 € por homo (kiomaĝa ajn) 
                  Spektaklo : po 15 € por adolto ; po 5 € por infano ĝis 15-jaraĝa | 
 
              
 
                
|   | 
  | 
 
              
 
                
| Skribaj demandoj : | 
Ĉia federaciano povas 
                    sendi al la Estraro unu aŭ plurajn skribajn demandojn pri 
                    ĉia temo koncernanta la Federacion. La Estraro respondos al 
                    ĉiu demando en la ĝenerala membrokunveno. Bonvolu sendi vian 
                    skriban demandon al : 
                    Fédération Espéranto-Nord, 116 rue Roger-Salengro, 59192 Beuvrages.  | 
 
            
 
            
  
 |