Oni povas membriĝi al la Nordfrancia
Esperanto-Federacio laŭ du manieroj :
|
|
Membriĝi pere de
unu el la asocioj-membroj |
Membroasociano |
 |
 |
Aniĝante al unu el la asocioj-membroj* de la Federacio, vi
aŭtomate fariĝas federaciano kiel membroasociano.
La kotizoj de la asocioj ĝenerale ja enkalkulas parton por
la Federacio**. La statuso de membroasociano ĝuigas al vi ĉiujn
rajtojn kaj servojn rilatajn al la Federacio.
Por scii la kotizosumon de la asocio-membro proksima al vi kaj
membriĝi al ĝi, bonvolu senpere kontakti la asocion.
> Vidu la informojn pri la lokaj kluboj.
* La nunaj asocioj-membroj estas : Arras-Espéranto,
Dunkerque-Espéranto, Lille-Villeneuve-Espéranto,
Valenciennes-Espéranto
kaj Groupe espérantiste
de Boulogne-sur-Mer.
** La sumon de la parto por la Federacio ĉiujare difinas la
Federacia Komitato per la interna regularo.
|
|
Senpere membriĝi
al la Federacio |
Individuo-membro |
 |
 |
Vi ankaŭ povas (i.a. se vi ne loĝas proksime al asocio-membro)
senpere membriĝi al la Federacio, kiel individuo-membro.
Tiu statuso ĝuigas al vi ĉiujn rajtojn kaj servojn rilatajn al la
Federacio.
La senpera membreco al la Federacio validas unu jaron (de
Januaro ĝis Decembro).
La kotizosumon ĉiujare difinas la Federacia Komitato per la interna
regularo.
Por la jaro 2007 la kozitoj estas jene difinitaj :
KATEGORIO |
SUMO |
Plenkreskulo |
13 € |
Junulo, studento aŭ senlaborulo |
08 € |
Por senpere membriĝi al la Federacio, bonvolu sendi al la federacia
kasisto :
- viajn nomon, antaŭnomon, adreson, telefonnumeron, retadreson,
naskojaron ;
- bankoĉekon je la nomo « Fédération
Espéranto-Nord » kaj je la sumo responda al via
membrokategorio.
Responsulo pri membriĝoj :
Xavier VILAIN
Federacia kasisto
c/o Espéranto-Dunkerque
72A rue Zamenhof,
FR - 59240 Dunkerque
Tel. +33 (0) 6 70 65 93 29
Ret. xvilain esperanto-nord.org
|
Por plia informo, retleteru al : |
xvilain esperanto-nord.org |
|