Paghokapo
 

Chefpagho Ĉefpaĝo

Federacio La Federacio

Kluboj La lokaj kluboj

Norda Gazeto La Norda Gazeto

Kongreso Feder. kongreso

Stella Rendevuo de Stella

Membrighi Membriĝi

Retforumo La retforumo

Materialo Informa materialo

Ligiloj Ligiloj

Retleteri Retleteri al ni

 

Logo

 

 

La Rendevuo de Stella
  Enkonduko Programo Aliĝi Alveni Fotoj  

LogoLa Eŭropa Rendevuo de Stella
¤  Ĝisdatigo: 15 Maj. 2012  ¤

Ekde 1989 la Nordfrancia Esperanto-Federacio ĉiujare organizis la Eŭropan Rendevuon de Morbecque en la urbeto Morbecque, apud Hazebrouck (sude de Dunkerque).

En 2010 la Rendevuo translokiĝis en la marbordan urbeton Stella-Plage, apud Le Touquet-Paris-Plage, kaj fariĝis la Eŭropa Rendevuo de Stella : nova urbo, nova programo, nova plezuro !

Stella
24-a Rendevuo : 17–18 Novembro 2012
 
 ¤  Elŝutebla aliĝilo (43 KB)
              
 ¤ 
Elŝutebla kompleta informilo (2 475 KB)

Image
Foto : Vidaĵo de la interna korto de la staĝejo t.n. Stella-Maris

La Eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. La Eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas centon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.

La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino : En 2012 ĝi disvolviĝos de sabato la 17-a ĝis dimanĉo la 18-a de Novembro ! Ĝi alligas diversgradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, en plej amika etoso.

La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio !

Aliĝu rapide ! La nombro de partoprenantoj estas limigita !


¤ Detala programo

¤ Aliĝo al STELLA-2012  

¤ Kiel alveni al Stella-Maris

¤ Fotoj pri antaŭaj rendevuoj en Stella

 

Por plia informo, retleteru al : stellaesperanto-nord.org
  © 2004-2010 NORDFRANCIA ESPERANTO-FEDERACIO  –  www.esperanto-nord.org  –  Ĉiuj rajtoj rezervitaj  –  Kolofono Haut
   
   
Francais Esperanto