Prezento
¤ Ĝisdatigo: 19 Aŭg. 2016 ¤
Fondita en 1908, la Nordfrancia Esperanto- Federacio grupigas
lokajn asociojn, kiuj celas disvolvi kaj diskonigi Esperanton tra
la du nordfranciaj regionoj Nord-Pas-de-Calais kaj Picardie.
La Federacio celas : (statuto, art. 2 [fr])
- disvolvi la internacian lingvon Esperanton ;
- zorgi kaj plifirmigi la rilatojn inter la esperantistoj de norda
Francio ;
- subteni kaj kunordigi la agadojn de la asocioj-membroj ;
- reprezenti nordan Francion ĉe la tutlandaj esperantistaj
instancoj (ĉefe ĉe UFE
,
kies membro ĝi estas).
La Federacion konsistigas :
- asocioj-membroj, kiuj
membriĝas laŭ aprobo de la Federacia Komitato :
ili ĉiujare pagas monkontribuon al la Federacio, kaj iliaj
membroj aŭtomate estas membroj de la Federacio. Nuntempe
la Federacio enhavas 6 asociojn-membrojn : Arras,
Boulogne-sur-Mer,
Dunkerque,
Espéranto 80, Lille,
kaj Valenciennes ;
- individuoj-membroj, kiuj estas membroj de neniu el la
ĉi-supre diritaj asocioj-membroj, sed kiuj loĝas ĉu
en norda Francio ĉu aliloke, inkluzive alilande.
La Federacion administras :
- Federacia Komitato, kiun la fizikaj membroj (Membrara
Asembleo) balotas ĉiun trian jaron okaze de federacia kongreso,
kaj kiu nuntempe konsistas el 15 anoj reprezentantaj la asociojn-membrojn
kaj individuojn-membrojn ; (statuto, art. 9 [fr])
- Estraro, kiun la Federacia Komitato balotas ĉiun trian
jaron, kaj kiu nuntempe konsistas el la 4 jenaj anoj :
(statuto, art. 10 [fr])
Inter la ĉefaj konstantaj agadoj de la Federacio estas :
- la federacia kongreso,
kiu okazas ĉiujare en malsama urbo ;
- la Eŭropa Rendevuo
de Stella, kiu okazas ĉiujare dum novembra semajnfino
(apud Le Touquet-Paris-Plage) ;
- la regiona ekzamensesio de Esperanto, kiu okazas ĉiun
Junion fine de la lernjaro (la Nordfrancia Federacio estas unu
el la plej aktivaj francaj federacioj sur la ekzamena kampo) ;
- la eldono kaj dissendo de la federacia, ĉiutrimonata revuo
Norda Gazeto ;
- la organizo de regionskalaj prelegoj kaj aranĝoj ;
- la komunigo kaj disponigo de inform- kaj instru-iloj al la asocioj-membroj ;
- Ktp.
Fine la Federacio estas membro:
de la
tutlanda asocio
Espéranto-France / Unuiĝo
Franca por Esperanto ,
laŭ la kunlaborkontrakto de la 11a de Julio 2004 inter ambaŭ asocioj.
La Federacio havas konstantan seĝon en la komitato de UFE ;
- de la franca Interfederacia
Konferenco : iniciatita de la Nordfrancia Federacio,
ĝi regule kunigas la responsulojn de la 15 francaj regionaj
Esperanto-federacioj por diskuti kaj interkonsenti pri aferoj
propraj al la regionaj movadoj. La celo estas pliintimiĝo,
interŝanĝoj kaj homogeniĝo de la diversaj federacioj.
Por plia informo, retleteru al : |
federacio esperanto-nord.org |
|