| Fondite
en 1908, la revuo de la Nordfrancia Federacio t.n. « Norda
Gazeto » estas tute esperantlingva. Ĝin ricevas la federacianoj
je ĉiu kvaronjaro.
La revuo informas vin pri la asocia vivo de la diversaj
kluboj de la Federacio (precipe la asocioj-membroj), sed ankaŭ
pri la esperantistaj novaĵoj regionaj, landaj kaj internaciaj.
Ĝin pliriĉigas diversaj artikoloj, i.a. :
- lingva angulo, kiu pritraktas la lingvon Esperanto kaj
ĝian vortprovizon ;
- Esperanto-movado sur la federacia teritorio ;
- historio de la Esperanto-movado ;
- agadaj raportoj ;
- rakontoj far federacianoj pri vojaĝoj, kongresoj,
staĝoj, verkoj ;
- sed ankaŭ diversaj tekstoj verkitaj aŭ tradukitaj en Esperanto,
poemoj, ludoj, humuraĵoj
Kunigite kun ĉiu revua numero, « Suplemento por Komencantoj »
prezentas facilajn tekstojn kun klarigo aŭ traduko de pluraj vortoj.
Ĉia artikola kontribuo bonvenas. Ne hezitu sendi al ni viajn tekstojn,
ludojn, desegnaĵojn, ktp. por la revuo aŭ la suplemento. Dankon.
Viajn dokumentojn vi sendu
al la ĉefredaktoro :
s-ro Lucien BOURGOIS
31 rue Gambetta
FR - 62950 Noyelles-Godault
Tel. +33 (0) 3 21 49 13 38 |
La redakcio konsistas el :
- s-ro Lucien BOURGOIS, ĉefredaktoro
- s-ro Jean-Marc FRATARD, enpaĝiganto kaj dissendanto, konstanta korespondanto por la klubo Valenciennes-Espéranto
- s-ro Richard VALET, redaktanto de la Suplemento por Komencantoj
- s-ro Xavier DEWIDEHEM, federacia prezidanto, eldona direktoro
| Por plia informo, retleteru al : |
nordagazeto esperanto-nord.org |
|