Paralele kun sia retejo, la Nordfrancia
Federacio disponigas ĉiujn nordfranciajn esperantistojn pri retforumo :
« Nordo-Pikardio » ĉe Yahoo!Grupoj.
La forumo celas ebligi al ĉia retano esprimi sin kaj tiel
komuniki kun ĉiuj esperantistaj forumanoj. Aniĝu multope
por ĝui la diskutojn kaj interŝanĝojn !
> Sciu, kiel partopreni en la retforumo.
> Legu la uz-regulojn de la retforumo.

Bildo :
Aspekto de la ĉefpaĝo de la forumo Nordo-Pikardio
|
Kiel partopreni en la forumo ? |
  |
- Aniĝu al la retforumo, sendante malplenan retmesaĝon
(de via propra retleterujo) al la adreso :
Nordo-Pikardio-subscribe yahoogroupes.fr
Aŭ ĉi-sube indikante vian retadreson kaj musklakante al « Yahoo! » :
- Forumaniĝinte, vi povos sendi retmesaĝon al
la forumo (kaj ricevos ĉiuj forumanoj), al la adreso :
Nordo-Pikardio
yahoogroupes.fr
- Vi povos sciigi problemon en la forumo al la forumestro
per retmesaĝo al la adreso : Nordo-Pikardio-owner
yahoogroupes.fr
- Ĉiumomente vi povos eksaniĝi de la forumo, sendante malplenan
retmesaĝon al la adreso : Nordo-Pikardio-unsubscribe
yahoogroupes.fr
|
Kelkaj uz-reguloj de la retforumo |
  |
- Lingvo Vi povas redakti viajn mesaĝojn en
Esperanto kaj/aŭ en la franca.
- Priparolataj temoj La forumo Nordo-Pikardio estas
esprimejo kaj informejo pri la nordfrancia Esperanto-movado. Sekve
ne konvenas « reklamaj » mesaĝoj, kiuj
ne koncernas la agadojn de la Federacio aŭ lokaj kluboj.
- Malkovro de la forumo Legi la mesaĝojn de
la kuranta monato aŭ de la pasintaj du monatoj antaŭ
ĉia propra sendo ebligos al vi koni la foruman kulturon.
- Atento Pensu, ke diversa publiko legos vian mesaĝon.
Atentu pri viaj skriboj. Ankaŭ memoru, ke la forumo arkivas
la mesaĝojn, kaj ke viaj vortoj estos konservataj dum longa
tempo en loko alirebla de ĉiuj forumanoj.
- Koncizeco La mesaĝoj estu kiel eble koncizaj.
Ne skribu ekster la temo, ne skribu por diri nenion, ne mesaĝu
nur por korekti tajpajn aŭ ortografiajn erarojn.
- Okaze de vigla debato/disputo, prefere koncentriĝu plu
pri la temo, ol pri la koncernaj homoj.
- Mesaĝa temo Indiku en la ĉelo « Temo »
la temon de via mesaĝo : tio vortiĝu koncize.
- Respondo Atentu pri la respondoj. Ofte la funkcio
« Respondi » resendas al la foruma retadreso.
Vi tiel povas sendi personan respondon al multaj homoj, kaŭzante
ĝenojn. Pli bone estas tajpi la retadreson, ol senkontrole
uzi la funkcion « Respondi ».
- Respondi al mesaĝo Resumu la originalan mesaĝon
supre de via respondo, aŭ enigu en vian mesaĝon sufiĉan
eltiraĵon por indiki la kuntekto. Tio ebligos al la leganto
kompreni vian respondon. Indiki la kontekston ja helpas, sed ne
kopiu la tutan originalan mesaĝon.
- Kunligitaj dosieroj Ne sendu kunligitajn dosierojn
al la forumo : ĝi ne akceptas ilin. Se ekzistas, prefere
indiku la retpaĝajn adresojn aŭ la versiojn en FTP-servilo.
|