|
¤ Ĝisdatigo : 15 Maj. 2012 ¤
|
| N o v a ĵ o j d e l a F e d e r a c i o |
 |
Okaze de nia Federacia Kongreso, la 15-an de Aprilo 2012
okazis en la tombejo de Hernicourt-St-Martin memoriga ceremonio omaĝe al Emile
Grosjean-Maupin
[=>
vikipedio].
Ĉeestis la vilaĝestroj de Wavrans-sur-Ternoise kaj Hernicourt, la prezidantino
de nia Federacio, ĉiuj prezidantoj de niaj Esperanto-asocioj, kaj la
kongresanoj.
¤
Fotoj de Xavier Vilain
¤
Fotoj de J. Hennebert
| |
| K a l e n d a r o d e l a F e d e r a c i o |
 |
Sabaton kaj dimanĉon 17&18 Nov. 2012
en Stella-Plage (F-62780)
24-a Eŭropa Rendevuo de Stella
(eksa
Rendevuo de Morbecque)
¤ Esperantlingvaj
detalaj informoj.
¤
Elŝutebla aliĝilo (43 KB).
¤
Elŝutebla kompleta informilo (2
475 KB).
|
|

La vorto de la prezidanto
Arlette PLUTNIAK,
federacia prezidantino |
Bonvenon en la retejon de la Nordfrancia Esperanto-Federacio. Nova vizaĝo akceptas vin.
Mi dankas la prezidinton Xavier Dewidehem, kiu efike laboris dum du sinsekvaj mandatoj. Nun mi devontigas min daurigi lian agadon kun via helpo.
Nia moto daŭre estu
« Iniciatemo kaj Kuneco », ĉar per kunigo de ĉiuj niaj individuaj kapabloj ni pli efike disvastigos Esperanton kaj plialtigos ties prestiĝon.
Per ĝiaj pavumataj laborvojoj:
- la komisiono pri instruado kaj la ĉiujara ekzamensesio,
- organizo de la Eŭropa Rendevuo en Stella,
- rilato kun politikaj kaj edukaj instancoj,
- eldono de la bulteno Norda Gazeto,
- organizo de la ĉiujara federacia kongreso,
la Federacio strebas utili al la nunaj lokaj kluboj kaj al la izolitaj esperantistoj el nia regiono. Novaj kluboj kreiĝu kaj aliĝu al nia Federacio!
Ni esperas, ke nia retejo plene kontentigos vin, kaj ni invitas vin kontakti nin pri kia ajn demando aŭ rimarko.
aplutniak esperanto-nord.org |
 |
|
| Malkovru la novan albumon de Tinĉjo :
Tinĉjo en Tibeto !
Ĝin kuneldonis Casterman kaj
la loka klubo Lille-Villeneuve- Esperanto.
Informo : s-ro Michel Dechy,
+33 (0) 616984102,
dechy lve-esperanto.com
|

|