La
Eŭropa Rendevuo de Morbecque
Ekde 1989 la Nordfrancia Esperanto-Federacio ĉiujare organizas
la Eŭropan Rendevuon de Morbecque en la staĝejo
Base de plein-air nature de la urbeto Morbecque, apud Hazebrouck
(sude de Dunkerque).
> 21a Rendevuo : 14–15 Novembro 2009 < |
Image : Vidaĵo de la interna
korto de la staĝejo
La Eŭropa Rendevuo de Morbecque bonvenigas ĉiujn, esperantistojn
kaj neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. Ĝi ĉiujare akceptas ĝis 120 partoprenantojn,
kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj
el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.
La Eŭropa Rendevuo de Morbecque okazas dum semajnfino de Novembro : ĉi-jare ĝi disvolviĝos de sabato la 14 ĝis dimanĉo la 15 de novembro ! Ĝi alligas diversgradajn
Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, kaj en plej amika etoso. Ĝi estas
la plej grava Esperanto-aranĝo en norda Francio !
Por plia informo, retleteru al : |
morbecqueesperanto-nord.org |
|