| N o v a ĵ o j d e l a F e d e r a c i o |
 |
Protokolo de la Federacia Komitato :
La protokolon de la federacia komitatkunsido de la 18a de oktobro 2009 vi povas elŝuti alklakante ĉi tie.
Eŭropa Rendevuo de Morbecque : De nun elŝutu la aliĝilon !
| |
| K a l e n d a r o d e l a F e d e r a c i o |
 |
Apr. 2010, Amiens (80) :
Interfederacia kongreso de Francilio, Norda Francio kaj Normandio.
20. Jun. 2010, Amiens (80) :
Regiona sesio de Esperanto-ekzamenoj.
|
|

La vorto de la prezidanto Xavier DEWIDEHEM,
federacia prezidanto |
|
Kun granda plezuro ni bonvenigas vin en la retejon
de la Nordfrancia Esperanto-Federacio.
Sub sia moto « Iniciatemo kaj Kuneco »
nia pli-ol-centjara Federacio estas unu el
la plej aktivaj regionaj federacioj el Francio.
Organizinte la internacian renkontiĝon Boulogne 2005,
la Federacio nun daŭrigas siajn agadojn sur
la kampoj de la subteno al la lokaj Esperanto-
kluboj, de kulturo per la Eŭropaj Rendevuoj
de Morbecque, kaj de instruado per i.a. la regionaj
ekzamensesioj de Esperanto.
Kaj por 2015 ni kandidatas por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto, en tiu regiono, kie fariĝis la unua UK : Lille2015 !
Ni esperas, ke nia retejo plene kontentigos vin,
kaj ni invitas vin kontakti nin por kia ajn demando
aŭ rimarko.
xdewidehem esperanto-nord.org |
 |
|
| Malkovru la novan albumon de Tinĉjo :
Tinĉjo en Tibeto !
Ĝin kuneldonis Casterman kaj
la loka klubo Lille-Villeneuve- Esperanto.
Informo : s-ro Michel Dechy,
+33 (0) 616984102,
dechy lve-esperanto.com
|

|