Lille-Villeneuve-Espéranto
Lille-Villeneuve-Espéranto
estas la Espeanto-asocio de la urboj Lille (Lillo) kaj Villeneuve-d'Ascq
(Nov-Asko), en la departemento Nord (59).
Ĝi estas asocio-membro de la Federacio ekde 2004, kaj havas 5 membrojn
en la nuna Federacia Komitato.
Retejo : www.lve-esperanto.org 
Retpoŝto : lillevilleneuve esperanto-nord.org
Sidejo : 70 rue du Lieutenant-Colpin, 59650 Villeneuve-d'Ascq, Francio
|
Ĉefaj responsuloj |
 |
Estraro elektita la 28-an de Januaro 2016

|
Ĉefaj agadoj |
 |
- Ĉiumonataj kunvenoj : la trian ĵaŭdon
de ĉiu monato ekde 19a00 en la sidejo de la tenisa klubo
FOS-Tennis (70 rue du Lieutenant-Colpin, Villeneuve-d'Ascq) ;
- Kursoj :
- Universitato Lille-3 : 2 niveloj (ĉiun mardon, de 18a15
ĝis 20a00),
- Universitato Lille-1 : inicaj staĝoj (OktobroDecembro),
- Kolegio Molière (Villeneuve-d'Ascq),
- Kolegio Françoise-Dolto (Pont-à-Marcq),
- Bazlernejo (Hellemmes) ;
- Someraj inicaj stagoj (komenco de Julio k fine de Augusto) ;
- Eldono de ĉiutrimonata esperantlingva revuo t.n. Metropolo ;
- Publikaj prelegoj, en asocioj aŭ en lernejoj ;
- Partopreno en ekspozicioj ;
- Regulaj renkontoj kun la ĝemelklubo de Kortrejko (flandra Belgio)
|
Diversaĵoj |
 |
Biblioteko :
Lille-Villeneuve-Espéranto havas Esperanto-bibliotekon kun ĉ.
600 libroj.
Ekde Decembro 2005 parto de tiu libraro estas pruntebla de la publiko
en la urba biblioteko de Villeneuve-d'Ascq. [Retejo ]
>>
Médiathèque municipale de Villeneuve-d'Ascq :
>> 96 chaussée
de l'Hôtel-de-Ville – Tel. : +33 (0) 3 20 61 73 00
>> Metroo : linio 1,
stacio « Villeneuve-d'Ascq-Hôtel-de-Ville »
Partopreno en Euroscola en 2001 :
La 8an de Majo 2001 Lille-Villeneuve-Espéranto kaj la Esperanto-
lernantoj de la kolegio Molière partoprenis Esperante en
la Euroscola-tago sine de la strasburga Eŭropunia Parlamentejo.
La lernantoj estis parto de la oficiala Esperanto-delegacio, kiun
konsistigis 70 junaj esperantoparolantoj el la tuta Europo !
Por plia informo, retleteru al : |
lillevilleneuve esperanto-nord.org |
|